Joaquim Gonçalves Ledo
Joaquim Gonçalves Ledo (1741-1847) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de Joaquim Gonçalves Ledo, pentrita de Oscar Pereira da Silva
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 11-an de decembro 1741 en Cachoeiras de Macacu, Rio-de-Ĵanejrio | ||||
Morto | 9-an de majo 1847 en Sumidouro, Rio-de-Ĵanejrio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Koimbro | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto politikisto vd | ||||
Aktiva en | Braziljo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joaquim Gonçalves Ledo (1741-1847) (Cachoeiras de Macacu, Rio-de-Ĵanejrio, 11-an de decembro 1741 - Sumidouro, Rio-de-Ĵanejrio, 9-an de majo 1847) estis brazila ĵurnalisto kaj respublikana politikisto, kiu havis elstaran rolon en la sendependeco de Brazilo. Li aktivis en la framasonista movado en Brazilo kaj estis unu el la gvidantoj de la plej liberalaj kaj demokrataj politikaj grupoj dum la kaosa periodo okaze de la sendependeco-deklaro de Brazilo en 1822. Kune kun Januário da Cunha Barbosa, li fondis la brazilan ĵurnalon "O Revérbero Constitucional Fluminense".
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estinte nur 14-jara Joaquim Gonçalves Ledo foriris por studi en Koimbro, Portugalio. Li revenis al Brazilo en 1808, pro la morto de sia patro. Liberala kaj dotita per forta patriotismo, Ledo estis iniciatita de la framasonismo.
Kvankam la sendependeco estis la deziro de la plimulto el la brazilanoj, estis multe da malsamaj kriterioj inter ili. La "brazila partio", apogita fare de la kampara aristokrataro de la sudoriento, volis la kreadon de duobla monarkio, por konservi administran aŭtonomion kaj liberecon de komerco. La radikalaj liberaluloj, gviditaj de Gonçalves Ledo, fidis je la urbaj popolaj tavoloj kaj serĉis ne nur sendependecon, sed ankaŭ la demokratiigon de la brazila socio.
La 9-an de decembro 1821, la Kortegoj de Lisbono ordonis la tujan revenon de Dom Petro al Portugalio. La decido de la princo resti en Brazilo, en la "Dia do Fiko" (la 9-an de januaro 1822), estis produkto de larĝa movado, en kiu elstariĝis José Bonifácio, nomumita Ministro de la Regno kaj de la Fremduloj, fare de Dom Petro.
Por rezisti la minacojn de rekoloniigo, estis dekretita, la 16-an de februaro 1822, la kunvoko de Konsilio de Ĝeneralaj Prokuroroj de la Provincoj de Brazilo. En tiu konsilio, Gonçalves Ledo proponis la kunvokon de Konstitucia Asembleo elektita de la popolo.
En majo 1822, Dom Petro determinis ke ĉiu dekreto de la Kortego de Lisbono povus nur esti efektivigita en Brazilo per "Plena aprobo" subskribita fare de li. Dume, Gonçalves Ledo kaj aliaj petis al la Princo-Reganto kunvoki Konstituan asembleon. La princo akceptis la sugeston kaj dekretis ĝian kunvokon en junio 1822.
José Bonifácio estis devigita akcepti ĝin, sed proponis nerektan elekton, kiu fine venkis kontraŭ la volo de la radikalaj liberaluloj, kiuj defendis la rektan elekton de la voĉdonantoj. La 7-an de septembro 1822, Dom Petro rompis definitive kun Portugalio kaj la 1-an de decembro de la sama jaro li iĝis la unua Imperiestro de Brazilo.
En 1835, Ledo estas inter la Deputitoj de la Provinca Asembleo de Rio-de-Ĵanejro, sed en la sama jaro li forlasis la politikon kaj la framasonismon, decidinte retiriĝi al sia bieno, Sumidouro, en la municipo de Macacu, mortante kun la aĝo de 66 jaroj, la 19-an de majo 1847, de koratako.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- José Bonifácio de Andrada e Silva (1763-1838)
- José Saturnino da Costa Pereira (1771-1852)
- Hipólito da Costa (1774-1823)
- Nicolau Pereira de Campos Vergueiro (1778-1859)
- Januário da Cunha Barbosa (1780-1846)
- José Clemente Pereira (1787-1854)
- Paulo Barbosa da Silva (1790-1868)
- Rafael Tobias de Aguiar (1795-1857)
- José da Costa Carvalho (1796-1860)
- Markizino de Santos (1797-1867)
- Evaristo da Veiga (1799-1837)
- Thomas Davatz (1815-1888)
- Deodoro da Fonseca (1827-1892)
- Machado de Assis (1839-1908)